Taglibro de Fanjo

Hodiaŭ en la sportejo, mi unuafoje uzis la longan halteron, kiu pezas 20...
Hodiaŭ en la sportejo, mi unuafoje uzis la longan halteron, kiu pezas 20 kilogramojn mem, por ekzerci dum mi puŝadis mian kokson supren (angle tiu ekzerco nomiĝas hip thrust kaj ĝi bonegas por akiri belan pugon). Mi aldonis ankaŭ du 20-kilogramajn diskojn. Sume, mi levis 60 kilogramojn.

Mi tre fieras, ĉar antaŭ 6 monatoj, mi povis levi nur 18 kilogramojn dum tiu ekzerco.

Mi ne scias, kiu estas la limo, sed mi esperas, ke mi iam povos levi pli ol 100 kilogramojn!

Toluca, Meksiko

Hodiaŭ mi finis legi la libron Souvenirs de l'au-delà de Olga Lengyel (mi legis...
Hodiaŭ mi finis legi la libron Souvenirs de l'au-delà de Olga Lengyel (mi legis ĝin en la angla). Mi komencis legi ĝin, ĉar samklasano el bazlernejo pruntedonis la libron (en la hispana) al mia nevo. Mi volis legi kune kun li.

Mi ploris dum la legado kaj mia koro tre doloris. Mi ne povas kredi, ke homoj kapablas esti tiel malbonaj. Mi ne povas imagi tiun inferon.

Mi lernis pri la holokaŭsto en gimnazio, sed la temo restis historia kaj malproksima al mi. Kvankam mi tre malĝojis rigardante la desegnojn de judaj infanoj en la Juda Muzeo de Prago, mi ankoraŭ ne tute komprenis. Nu, mi daŭre ne komprenas, sed legi la sperton de postvivinto donas al mi pli grandan perspektivon.

Mi ne scias, ĉu mia nevo daŭre legis la libron. Mi esperas, ke jes. Mi esperas, ke la novaj generacioj lernos el la eraroj de la malnovaj, ĉar infanoj vere estas la estonteco.

Toluko, Meksiko