Hodiaŭ en la sportejo, mi unuafoje uzis la longan halteron, kiu pezas 20 kilogramojn mem, por ekzerci dum mi puŝadis mian kokson supren (angle tiu ekzerco nomiĝas hip thrust kaj ĝi bonegas por akiri belan pugon). Mi aldonis ankaŭ du 20-kilogramajn diskojn. Sume, mi levis 60 kilogramojn.
Mi tre fieras, ĉar antaŭ 6 monatoj, mi povis levi nur 18 kilogramojn dum tiu ekzerco.
Mi ne scias, kiu estas la limo, sed mi esperas, ke mi iam povos levi pli ol 100 kilogramojn!
Toluca, Meksiko